Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston

TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008

N-ro 261 (2011-01-07)
[Junulara E-Semajno] Aranĝo post JES en slovaka montaro: Poludnica 2011

Se vi iros al JES kaj volus post ĝi ankoraŭ iom pli esperantumi, jen invito al tradicia vintra aranĝo en la Tatry-montaro en Slovakio. Pinto de ĝi ĉiam estas komuna esperantista supreniro sur la monton Poludnica (1549 m), sed dumtage okazas ankaŭ sportaj aktivaĵoj kaj vespere prelegoj pri vojaĝado. Mi mem ankaŭ venos kaj organizos kvizojn tie ;-) Marek

Estimataj amikoj,

ĉu vi emus plilongigi la novjaran esperantumadon post JES? Ĉu vi ŝatas vintrajn sportojn, turismadon, vojaĝojn, aŭ termalan naĝadon? La Liptova Esperanto-klubo kune kun vojaĝantoj kaj turistoj organizas jam la 29-an vintran renkontiĝon de E-vojaĝantoj kaj turistoj sub la nomo *POLUDNICA 2011* en la tagoj *5. - 9. 1. 2011*. Tradicie la renkontiĝo tempe korespondas kun la JUNULARA E-SEMAJNO (eblas do post ĝi veturi slovakien, al la civito Liptovský Ján) kaj do post ĝi eblas veni al "Poludnica" kaj daŭrigi en esperumado en Slovakio.

Ĉi tie troviĝas detala programo, kondiĉoj kaj aliĝilo: http://www.poludnica.esperanto.sk

POLUDNICA 2011 havos pliriĉigitan programon pri novaj sportaj, edukaj kaj konkursaj aktivecoj.

Jano Vajs kaj Peter Baláž

PS: kaze de demandoj skribu al: esperantistoslovaka ĉe gmail.competro ĉe ikso.net, aŭ demandu rekte dum JES al Petro (Peter Baláž)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Supren
UEA, 2026